-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 9:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:
-
2
|Números 9:2|
La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.
-
3
|Números 9:3|
En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin.
-
4
|Números 9:4|
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.
-
5
|Números 9:5|
Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
-
6
|Números 9:6|
Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;
-
7
|Números 9:7|
kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?
-
8
|Números 9:8|
Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.
-
9
|Números 9:9|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
10
|Números 9:10|
Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5