-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 4:1|
Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
-
2
|Proverbios 4:2|
CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.
-
3
|Proverbios 4:3|
CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
-
4
|Proverbios 4:4|
Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
-
5
|Proverbios 4:5|
Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo.
-
6
|Proverbios 4:6|
Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.
-
7
|Proverbios 4:7|
La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
-
8
|Proverbios 4:8|
SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos.
-
9
|Proverbios 4:9|
GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.
-
10
|Proverbios 4:10|
Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13