-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Proverbios 3:6|
Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.
-
7
|Proverbios 3:7|
Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
-
8
|Proverbios 3:8|
CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
-
9
|Proverbios 3:9|
Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:
-
10
|Proverbios 3:10|
Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
-
11
|Proverbios 3:11|
La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
-
12
|Proverbios 3:12|
CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
-
13
|Proverbios 3:13|
Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
-
14
|Proverbios 3:14|
CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro.
-
15
|Proverbios 3:15|
GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13