-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Proverbios 5:14|
Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo.
-
15
|Proverbios 5:15|
Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.
-
16
|Proverbios 5:16|
Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.
-
17
|Proverbios 5:17|
Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.
-
18
|Proverbios 5:18|
Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco.
-
19
|Proverbios 5:19|
SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.
-
20
|Proverbios 5:20|
Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
-
21
|Proverbios 5:21|
CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.
-
22
|Proverbios 5:22|
Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.
-
23
|Proverbios 5:23|
Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13