-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 6:1|
Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
-
2
|Proverbios 6:2|
Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.
-
3
|Proverbios 6:3|
Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon;
-
4
|Proverbios 6:4|
Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
-
5
|Proverbios 6:5|
Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
-
6
|Proverbios 6:6|
Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.
-
7
|Proverbios 6:7|
Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
-
8
|Proverbios 6:8|
GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.
-
9
|Proverbios 6:9|
GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?
-
10
|Proverbios 6:10|
Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13