-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Proverbios 13:4|
La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.
-
5
|Proverbios 13:5|
Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
-
6
|Proverbios 13:6|
La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
-
7
|Proverbios 13:7|
Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.
-
8
|Proverbios 13:8|
Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.
-
9
|Proverbios 13:9|
La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.
-
10
|Proverbios 13:10|
Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.
-
11
|Proverbios 13:11|
Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.
-
12
|Proverbios 13:12|
Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
-
13
|Proverbios 13:13|
Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16