-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Proverbios 13:14|
Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
-
15
|Proverbios 13:15|
Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
-
16
|Proverbios 13:16|
CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.
-
17
|Proverbios 13:17|
Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.
-
18
|Proverbios 13:18|
Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
-
19
|Proverbios 13:19|
Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.
-
20
|Proverbios 13:20|
Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.
-
21
|Proverbios 13:21|
Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
-
22
|Proverbios 13:22|
Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.
-
23
|Proverbios 13:23|
Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16