-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Proverbios 15:14|
La koro de sagxulo sercxas instruon; Sed la busxo de malsagxuloj nutras sin per malsagxeco.
-
15
|Proverbios 15:15|
CXiuj tagoj de malfelicxulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
-
16
|Proverbios 15:16|
Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi.
-
17
|Proverbios 15:17|
Pli bona estas mangxo el verdajxo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
-
18
|Proverbios 15:18|
Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
-
19
|Proverbios 15:19|
La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
-
20
|Proverbios 15:20|
Sagxa filo gxojigas la patron; Sed homo malsagxa estas malhonoro por sia patrino.
-
21
|Proverbios 15:21|
Malsagxeco estas gxojo por malsagxulo; Sed homo prudenta iras gxustan vojon.
-
22
|Proverbios 15:22|
Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas; Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
-
23
|Proverbios 15:23|
Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16