-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Proverbios 16:11|
GXusta pesilo kaj gxustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; CXiuj pezilsxtonoj en la sako estas Lia faro.
-
12
|Proverbios 16:12|
Abomenajxo por regxoj estas fari maljustajxon; CXar per justeco staras fortike la trono.
-
13
|Proverbios 16:13|
Al la regxoj placxas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
-
14
|Proverbios 16:14|
Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni.
-
15
|Proverbios 16:15|
Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
-
16
|Proverbios 16:16|
Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento.
-
17
|Proverbios 16:17|
La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
-
18
|Proverbios 16:18|
Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco.
-
19
|Proverbios 16:19|
Pli bone estas esti humila kun malricxuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
-
20
|Proverbios 16:20|
Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas felicxa.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16