-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Proverbios 16:31|
Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata.
-
32
|Proverbios 16:32|
Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
-
33
|Proverbios 16:33|
Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.
-
1
|Proverbios 17:1|
Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.
-
2
|Proverbios 17:2|
Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
-
3
|Proverbios 17:3|
Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
-
4
|Proverbios 17:4|
Malbonfaranto obeas malbonajn busxojn; Malveremulo atentas malpian langon.
-
5
|Proverbios 17:5|
Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.
-
6
|Proverbios 17:6|
Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
-
7
|Proverbios 17:7|
Al malsagxulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraux malpli al nobelo mensogado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16