-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Proverbios 17:18|
Homo malsagxa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
-
19
|Proverbios 17:19|
Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu sercxas pereon.
-
20
|Proverbios 17:20|
Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas negxustan langon, tiu enfalos en malfelicxon.
-
21
|Proverbios 17:21|
Kiu naskas malsagxulon, tiu havas cxagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos gxojon.
-
22
|Proverbios 17:22|
GXoja koro estas saniga; Kaj malgxoja spirito sekigas la ostojn.
-
23
|Proverbios 17:23|
Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.
-
24
|Proverbios 17:24|
Antaux la vizagxo de prudentulo estas sagxo; Sed la okuloj de malsagxulo estas en la fino de la tero.
-
25
|Proverbios 17:25|
Filo malsagxa estas cxagreno por sia patro, Kaj malgxojo por sia patrino.
-
26
|Proverbios 17:26|
Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.
-
27
|Proverbios 17:27|
Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16