-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Proverbios 17:28|
Ecx malsagxulo, se li silentas, estas rigardata kiel sagxulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian busxon.
-
1
|Proverbios 18:1|
Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo.
-
2
|Proverbios 18:2|
Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.
-
3
|Proverbios 18:3|
Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko.
-
4
|Proverbios 18:4|
La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero.
-
5
|Proverbios 18:5|
Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon cxe la jugxo.
-
6
|Proverbios 18:6|
La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn.
-
7
|Proverbios 18:7|
La busxo de malsagxulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
-
8
|Proverbios 18:8|
La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
-
9
|Proverbios 18:9|
Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16