-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Proverbios 19:6|
Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
-
7
|Proverbios 19:7|
CXiuj fratoj de malricxulo lin malamas; Tiom pli malproksimigxas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
-
8
|Proverbios 19:8|
Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon.
-
9
|Proverbios 19:9|
Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
-
10
|Proverbios 19:10|
Al malsagxulo ne konvenas agrablajxo; Ankoraux malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
-
11
|Proverbios 19:11|
Sagxo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
-
12
|Proverbios 19:12|
Kiel kriego de leono estas la kolero de regxo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
-
13
|Proverbios 19:13|
Pereo por sia patro estas malsagxa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
-
14
|Proverbios 19:14|
Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.
-
15
|Proverbios 19:15|
Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16