-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Proverbios 20:7|
Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.
-
8
|Proverbios 20:8|
Regxo, kiu sidas sur trono de jugxo, Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan.
-
9
|Proverbios 20:9|
Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
-
10
|Proverbios 20:10|
Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.
-
11
|Proverbios 20:11|
Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj, CXu estas pura kaj justa lia konduto.
-
12
|Proverbios 20:12|
Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.
-
13
|Proverbios 20:13|
Ne amu dormon, por ke vi ne malricxigxu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satigxos de pano.
-
14
|Proverbios 20:14|
Malbona, malbona, diras la acxetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
-
15
|Proverbios 20:15|
Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.
-
16
|Proverbios 20:16|
Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16