-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Proverbios 20:27|
La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; GXi esploras cxiujn internajxojn de la korpo.
-
28
|Proverbios 20:28|
Favorkoreco kaj veremeco hardas regxon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.
-
29
|Proverbios 20:29|
Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
-
30
|Proverbios 20:30|
Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.
-
1
|Proverbios 21:1|
Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas.
-
2
|Proverbios 21:2|
CXiuj vojoj de homo estas gxustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
-
3
|Proverbios 21:3|
Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
-
4
|Proverbios 21:4|
Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturajxo de malvirtuloj, estas peko.
-
5
|Proverbios 21:5|
La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed cxiu trorapidado kondukas nur al manko.
-
6
|Proverbios 21:6|
Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16