-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Proverbios 21:7|
La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; CXar ili ne volis fari justajxon.
-
8
|Proverbios 21:8|
Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas gxusta.
-
9
|Proverbios 21:9|
Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
-
10
|Proverbios 21:10|
La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
-
11
|Proverbios 21:11|
Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo farigxas pli sagxa; Kaj kiam oni instruas sagxulon, li akiras prudenton.
-
12
|Proverbios 21:12|
La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.
-
13
|Proverbios 21:13|
Se iu sxtopas sian orelon kontraux kriado de malricxulo, Li ankaux vokos kaj ne estos auxskultata.
-
14
|Proverbios 21:14|
Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
-
15
|Proverbios 21:15|
Farado de justajxo estas gxojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
-
16
|Proverbios 21:16|
Homo, kiu erarforigxis de la vojo de prudento, Eklogxos en komunumo de mortintoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16