-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Proverbios 20:17|
Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj.
-
18
|Proverbios 20:18|
Intencoj fortikigxas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.
-
19
|Proverbios 20:19|
Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.
-
20
|Proverbios 20:20|
Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.
-
21
|Proverbios 20:21|
Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
-
22
|Proverbios 20:22|
Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
-
23
|Proverbios 20:23|
Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
-
24
|Proverbios 20:24|
La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
-
25
|Proverbios 20:25|
GXi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
-
26
|Proverbios 20:26|
Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16