-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Proverbios 19:16|
Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
-
17
|Proverbios 19:17|
Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
-
18
|Proverbios 19:18|
Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
-
19
|Proverbios 19:19|
Koleranto devas esti punata; CXar se vi lin indulgos, li farigxos ankoraux pli kolerema.
-
20
|Proverbios 19:20|
Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.
-
21
|Proverbios 19:21|
Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
-
22
|Proverbios 19:22|
Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema.
-
23
|Proverbios 19:23|
Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
-
24
|Proverbios 19:24|
Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj ecx al sia busxo li gxin ne relevas.
-
25
|Proverbios 19:25|
Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16