-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Proverbios 22:6|
Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.
-
7
|Proverbios 22:7|
Ricxulo regas super malricxuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
-
8
|Proverbios 22:8|
Kiu semas maljustajxon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompigxos.
-
9
|Proverbios 22:9|
Bonokululo estos benata; CXar li donas el sia pano al malricxulo.
-
10
|Proverbios 22:10|
Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj cxesigxos malkonsento kaj ofendo.
-
11
|Proverbios 22:11|
Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la regxo estas amiko.
-
12
|Proverbios 22:12|
La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
-
13
|Proverbios 22:13|
Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
-
14
|Proverbios 22:14|
La busxo de malcxastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
-
15
|Proverbios 22:15|
Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13