-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Proverbios 22:16|
Kiu premas malricxulon, por pligrandigi sian ricxecon, Tiu donas al ricxulo, por ke li malricxigxu.
-
17
|Proverbios 22:17|
Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
-
18
|Proverbios 22:18|
CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj.
-
19
|Proverbios 22:19|
Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaux.
-
20
|Proverbios 22:20|
CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
-
21
|Proverbios 22:21|
Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
-
22
|Proverbios 22:22|
Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa; Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego;
-
23
|Proverbios 22:23|
CXar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.
-
24
|Proverbios 22:24|
Ne amikigxu kun homo kolerema, Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema;
-
25
|Proverbios 22:25|
Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13