-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Proverbios 25:8|
Ne komencu tuj disputi; CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
-
9
|Proverbios 25:9|
Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkasxu;
-
10
|Proverbios 25:10|
CXar alie auxdanto vin riprocxos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
-
11
|Proverbios 25:11|
Vorto dirita en gxusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retajxo argxenta.
-
12
|Proverbios 25:12|
Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.
-
13
|Proverbios 25:13|
Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
-
14
|Proverbios 25:14|
Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
-
15
|Proverbios 25:15|
Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
-
16
|Proverbios 25:16|
Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.
-
17
|Proverbios 25:17|
Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; CXar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13