-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Proverbios 25:18|
Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
-
19
|Proverbios 25:19|
Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
-
20
|Proverbios 25:20|
Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
-
21
|Proverbios 25:21|
Se via malamanto estas malsata, mangxigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
-
22
|Proverbios 25:22|
CXar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.
-
23
|Proverbios 25:23|
Norda vento kauxzas pluvon, Kaj cxagrenita vizagxo kasxatan parolon.
-
24
|Proverbios 25:24|
Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
-
25
|Proverbios 25:25|
Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
-
26
|Proverbios 25:26|
Virtulo, kiu falas antaux malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.
-
27
|Proverbios 25:27|
Ne bone estas mangxi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas sercxi sian gloron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13