-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Proverbios 27:2|
Alia vin lauxdu, sed ne via busxo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.
-
3
|Proverbios 27:3|
Peza estas sxtono, kaj sablo estas sxargxo; Sed kolero de malsagxulo estas pli peza ol ambaux.
-
4
|Proverbios 27:4|
Kolero estas kruelajxo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraux envio?
-
5
|Proverbios 27:5|
Pli bona estas riprocxo nekasxita, Ol amo kasxita.
-
6
|Proverbios 27:6|
Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
-
7
|Proverbios 27:7|
Sata animo malsxatas mieltavolon, Sed por malsata animo cxio maldolcxa estas dolcxa.
-
8
|Proverbios 27:8|
Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
-
9
|Proverbios 27:9|
Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.
-
10
|Proverbios 27:10|
Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
-
11
|Proverbios 27:11|
Estu sagxa, mia filo, kaj gxojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13