-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Proverbios 28:5|
Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion.
-
6
|Proverbios 28:6|
Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa.
-
7
|Proverbios 28:7|
Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron.
-
8
|Proverbios 28:8|
Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj.
-
9
|Proverbios 28:9|
Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.
-
10
|Proverbios 28:10|
Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
-
11
|Proverbios 28:11|
Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.
-
12
|Proverbios 28:12|
Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas.
-
13
|Proverbios 28:13|
Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
-
14
|Proverbios 28:14|
Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13