-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Proverbios 29:7|
Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
-
8
|Proverbios 29:8|
Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron.
-
9
|Proverbios 29:9|
Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon.
-
10
|Proverbios 29:10|
Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
-
11
|Proverbios 29:11|
Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.
-
12
|Proverbios 29:12|
Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
-
13
|Proverbios 29:13|
Malricxulo kaj procentegisto renkontigxas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaux.
-
14
|Proverbios 29:14|
Se regxo jugxas juste malricxulojn, Lia trono fortikigxas por cxiam.
-
15
|Proverbios 29:15|
Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
-
16
|Proverbios 29:16|
Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7