-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Proverbios 29:17|
Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.
-
18
|Proverbios 29:18|
Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo farigxas sovagxa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la legxojn.
-
19
|Proverbios 29:19|
Per vortoj sklavo ne instruigxas; CXar li komprenas, sed ne obeas.
-
20
|Proverbios 29:20|
CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.
-
21
|Proverbios 29:21|
Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotigxado, Li poste farigxas neregebla.
-
22
|Proverbios 29:22|
Kolerema homo kauxzas malpacojn, Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn.
-
23
|Proverbios 29:23|
La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.
-
24
|Proverbios 29:24|
Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon; Li auxdas la jxuron kaj nenion diras.
-
25
|Proverbios 29:25|
Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.
-
26
|Proverbios 29:26|
Multaj sercxas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13