-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Proverbios 28:15|
Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo.
-
16
|Proverbios 28:16|
Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
-
17
|Proverbios 28:17|
Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
-
18
|Proverbios 28:18|
Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos.
-
19
|Proverbios 28:19|
Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon.
-
20
|Proverbios 28:20|
Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno.
-
21
|Proverbios 28:21|
Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
-
22
|Proverbios 28:22|
Homo enviema rapidas al ricxeco, Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas.
-
23
|Proverbios 28:23|
Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
-
24
|Proverbios 28:24|
Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13