-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Proverbios 30:10|
Ne kalumniu sklavon antaux lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne farigxu kulpulo.
-
11
|Proverbios 30:11|
Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
-
12
|Proverbios 30:12|
Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne lavigxis de siaj malpurajxoj;
-
13
|Proverbios 30:13|
Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
-
14
|Proverbios 30:14|
Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas trancxiloj, Por formangxi la malricxulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
-
15
|Proverbios 30:15|
Hirudo havas du filinojn, kiuj krias:Donu, donu; Ili tri neniam satigxas. Kvar objektoj ne diras:Suficxe:
-
16
|Proverbios 30:16|
SXeol; senfrukta ventro; la tero ne satigxas de akvo; kaj la fajro ne diras:Suficxe.
-
17
|Proverbios 30:17|
Okulon, kiu mokas la patron Kaj malsxatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj cxe la rivero kaj formangxos aglidoj.
-
18
|Proverbios 30:18|
Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
-
19
|Proverbios 30:19|
La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de sxipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro cxe virgulino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13