-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Proverbios 31:7|
Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.
-
8
|Proverbios 31:8|
Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.
-
9
|Proverbios 31:9|
Malfermu vian busxon, por jugxi juste, Por defendi malricxulon kaj senhavulon.
-
10
|Proverbios 31:10|
Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj.
-
11
|Proverbios 31:11|
Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.
-
12
|Proverbios 31:12|
SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo.
-
13
|Proverbios 31:13|
SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
-
14
|Proverbios 31:14|
SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon.
-
15
|Proverbios 31:15|
SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
-
16
|Proverbios 31:16|
SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13