-
-
Esperanto
-
-
40
|1 Reyes 11:40|
Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.
-
41
|1 Reyes 11:41|
La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
-
42
|1 Reyes 11:42|
La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
-
43
|1 Reyes 11:43|
Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
-
1
|1 Reyes 12:1|
Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.
-
2
|1 Reyes 12:2|
Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis ankoraux en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono, kaj Jerobeam logxis en Egiptujo,
-
3
|1 Reyes 12:3|
sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:
-
4
|1 Reyes 12:4|
Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
-
5
|1 Reyes 12:5|
Kaj li diris al ili:Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
-
6
|1 Reyes 12:6|
Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10