-
-
Esperanto
-
-
7
|1 Reyes 12:7|
Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.
-
8
|1 Reyes 12:8|
Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.
-
9
|1 Reyes 12:9|
Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
-
10
|1 Reyes 12:10|
Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
-
11
|1 Reyes 12:11|
tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
-
12
|1 Reyes 12:12|
Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.
-
13
|1 Reyes 12:13|
Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
-
14
|1 Reyes 12:14|
kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
-
15
|1 Reyes 12:15|
Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumigxu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
-
16
|1 Reyes 12:16|
Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13