-
-
Esperanto
-
-
27
|1 Reyes 12:27|
se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de Judujo.
-
28
|1 Reyes 12:28|
Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
-
29
|1 Reyes 12:29|
Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
-
30
|1 Reyes 12:30|
Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.
-
31
|1 Reyes 12:31|
Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
-
32
|1 Reyes 12:32|
Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis.
-
33
|1 Reyes 12:33|
Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
-
1
|1 Reyes 13:1|
Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
-
2
|1 Reyes 13:2|
Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
-
3
|1 Reyes 13:3|
Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:CXi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas sur gxi, dissxutigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13