-
-
Esperanto
-
-
4
|1 Reyes 13:4|
Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.
-
5
|1 Reyes 13:5|
Kaj la altaro disfendigxis, kaj la cindro de la altaro dissxutigxis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laux la ordono de la Eternulo.
-
6
|1 Reyes 13:6|
Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.
-
7
|1 Reyes 13:7|
Tiam la regxo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per mangxo, kaj mi donos al vi donacon.
-
8
|1 Reyes 13:8|
Sed la homo de Dio diris al la regxo:Ecx se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos akvon en cxi tiu loko;
-
9
|1 Reyes 13:9|
cxar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
-
10
|1 Reyes 13:10|
Kaj li iris laux alia vojo, kaj ne reiris laux la vojo, laux kiu li venis en Bet-Elon.
-
11
|1 Reyes 13:11|
Unu profeto maljunulo logxis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaux en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la regxo, ili rakontis al sia patro.
-
12
|1 Reyes 13:12|
Kaj ilia patro diris al ili:Laux kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laux kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.
-
13
|1 Reyes 13:13|
Tiam li diris al siaj filoj:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur gxi,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13