-
-
Esperanto
-
-
17
|1 Reyes 12:17|
Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam.
-
18
|1 Reyes 12:18|
Kaj la regxo Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.
-
19
|1 Reyes 12:19|
Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.
-
20
|1 Reyes 12:20|
Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
-
21
|1 Reyes 12:21|
Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.
-
22
|1 Reyes 12:22|
Sed aperis vorto de Dio al SXemaja, homo de Dio, dirante:
-
23
|1 Reyes 12:23|
Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
-
24
|1 Reyes 12:24|
Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
-
25
|1 Reyes 12:25|
Kaj Jerobeam prikonstruis SXehxemon sur la monto de Efraim kaj eklogxis en gxi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
-
26
|1 Reyes 12:26|
Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13