-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 10:11|
Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?
-
12
|1 Samuel 10:12|
Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?
-
13
|1 Samuel 10:13|
Kaj cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.
-
14
|1 Samuel 10:14|
Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.
-
15
|1 Samuel 10:15|
Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.
-
16
|1 Samuel 10:16|
Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.
-
17
|1 Samuel 10:17|
Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.
-
18
|1 Samuel 10:18|
Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin.
-
19
|1 Samuel 10:19|
Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.
-
20
|1 Samuel 10:20|
Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7