-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 13:11|
Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx;
-
12
|1 Samuel 13:12|
kaj mi diris:Nun la Filisxtoj atakos min cxi tie en Gilgal, kaj mi ankoraux ne pregxis antaux la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon.
-
13
|1 Samuel 13:13|
Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.
-
14
|1 Samuel 13:14|
Sed nun via regxado ne longe dauxros:la Eternulo elsercxis al Si viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.
-
15
|1 Samuel 13:15|
Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux sescent homoj.
-
16
|1 Samuel 13:16|
Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filisxtoj staris tendare en Mihxmasx.
-
17
|1 Samuel 13:17|
Kaj eliris el la tendaro de la Filisxtoj tri tacxmentoj da ekstermantoj:unu tacxmento direktis sin laux la vojo al Ofra, al la lando SXual;
-
18
|1 Samuel 13:18|
la dua tacxmento direktis sin laux la vojo al Bet-HXoron; kaj la tria tacxmento direktis sin laux la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.
-
19
|1 Samuel 13:19|
Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.
-
20
|1 Samuel 13:20|
Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24