-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 15:1|
Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la vocxon de la vortoj de la Eternulo.
-
2
|1 Samuel 15:2|
Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam cxi tiu iris el Egiptujo.
-
3
|1 Samuel 15:3|
Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.
-
4
|1 Samuel 15:4|
Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.
-
5
|1 Samuel 15:5|
Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon cxe la torento.
-
6
|1 Samuel 15:6|
Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.
-
7
|1 Samuel 15:7|
Kaj Saul venkobatis Amalekon de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo.
-
8
|1 Samuel 15:8|
Kaj li kaptis Agagon, regxon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.
-
9
|1 Samuel 15:9|
Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.
-
10
|1 Samuel 15:10|
Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3