-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 19:11|
Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.
-
12
|1 Samuel 19:12|
Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.
-
13
|1 Samuel 19:13|
Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto.
-
14
|1 Samuel 19:14|
Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana.
-
15
|1 Samuel 19:15|
Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.
-
16
|1 Samuel 19:16|
La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo.
-
17
|1 Samuel 19:17|
Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.
-
18
|1 Samuel 19:18|
Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.
-
19
|1 Samuel 19:19|
Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.
-
20
|1 Samuel 19:20|
Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19