-
-
Esperanto
-
-
1
|Cantares 1:1|
Alta kanto de Salomono.
-
2
|Cantares 1:2|
Ho, li kisu min per kisoj de sia busxo! CXar via amo estas pli bona, ol vino.
-
3
|Cantares 1:3|
Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin.
-
4
|Cantares 1:4|
Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
-
5
|Cantares 1:5|
Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
-
6
|Cantares 1:6|
Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraux mi; Ili faris min gardistino de la vinbergxardenoj; Mian propran vinbergxardenon mi ne gardis.
-
7
|Cantares 1:7|
Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj?
-
8
|Cantares 1:8|
Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.
-
9
|Cantares 1:9|
Al la cxevalino en la cxaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
-
10
|Cantares 1:10|
Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7