-
-
Esperanto
-
-
6
|Cantares 4:6|
GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altajxo de olibano.
-
7
|Cantares 4:7|
Via tutajxo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.
-
8
|Cantares 4:8|
Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
-
9
|Cantares 4:9|
Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo.
-
10
|Cantares 4:10|
Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj!
-
11
|Cantares 4:11|
Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fiancxino; Mielo kaj lakto kusxas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.
-
12
|Cantares 4:12|
Vi estas gxardeno sxlosita, ho mia fratino, mia fiancxino; Vi estas fonto sxlosita, puto sigelita.
-
13
|Cantares 4:13|
Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
-
14
|Cantares 4:14|
Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun cxiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromajxoj;
-
15
|Cantares 4:15|
GXardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19