-
-
Esperanto
-
-
8
|Cantares 8:8|
Nia fratino ankoraux estas malgranda, Kaj mamojn sxi ankoraux ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos sxin?
-
9
|Cantares 8:9|
Se sxi estos muro, ni konstruos sur sxi argxentan palacon; Kaj se sxi estos pordo, ni cxirkauxbaros sxin per traboj el cedro.
-
10
|Cantares 8:10|
Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron.
-
11
|Cantares 8:11|
Salomono posedis vinbergxardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinbergxardenon al gardistoj; CXiu devas alporti milon da argxentaj moneroj pro gxiaj fruktoj.
-
12
|Cantares 8:12|
Mia propra vinbergxardeno estas antaux mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de gxiaj fruktoj.
-
13
|Cantares 8:13|
Ho vi, logxantino de la gxardenoj, La kamaradoj volas auxskulti vian vocxon; Al mi gxin auxdigu.
-
14
|Cantares 8:14|
Forkuru, ho mia amato, Kaj similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19