-
-
Esperanto
-
-
4
|Cantares 6:4|
Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj tacxmentoj.
-
5
|Cantares 6:5|
Forturnu la okulojn for de mi, CXar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
-
6
|Cantares 6:6|
Viaj dentoj estas kiel aro da sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.
-
7
|Cantares 6:7|
Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo.
-
8
|Cantares 6:8|
Da regxinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.
-
9
|Cantares 6:9|
Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; SXi estas la sola cxe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis sxin, kaj nomas sxin felicxulino; La regxinoj kaj la kromvirinoj lauxdas sxin, dirante:
-
10
|Cantares 6:10|
Kiu estas sxi, kiu aspektas kiel la matenrugxo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj tacxmentoj?
-
11
|Cantares 6:11|
Mi iris en la nuksarban gxardenon, Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo, Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.
-
12
|Cantares 6:12|
Tiam mi ankoraux ne sciis, Ke mia animo elektos min por la cxaroj de la nobeloj de mia popolo.
-
13
|Cantares 6:13|
Turnigxu, turnigxu, ho SXulamit; Turnigxu, turnigxu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi SXulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la tacxmentoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7