-
-
Esperanto
-
-
7
|Cantares 3:7|
Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj cxirkauxas gxin El la fortuloj de Izrael,
-
8
|Cantares 3:8|
CXiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; CXiu portas sian glavon cxe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.
-
9
|Cantares 3:9|
Edzigxan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la regxo Salomono.
-
10
|Cantares 3:10|
GXiajn kolonojn li konstruis el argxento, La cxarpentajxon el oro, la tegajxon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
-
11
|Cantares 3:11|
Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la regxon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edzigxofesto, En la tago de la gxojo de lia koro.
-
1
|Cantares 4:1|
Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
-
2
|Cantares 4:2|
Viaj dentoj estas kiel tondotaj sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.
-
3
|Cantares 4:3|
Viaj lipoj estas kiel rugxa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo.
-
4
|Cantares 4:4|
Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil sxildoj pendas sur gxi, CXiuj sxildoj de la potenculoj.
-
5
|Cantares 4:5|
Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, gxemeloj de gazelino, Kiuj sin pasxtas inter la rozoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13