-
-
Esperanto
-
-
4
|Cantares 2:4|
Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.
-
5
|Cantares 2:5|
Plifortigu min per vinberkuko, Refresxigu min per pomsuko; CXar mi estas malsana de amo.
-
6
|Cantares 2:6|
Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra cxirkauxprenu min.
-
7
|Cantares 2:7|
Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.
-
8
|Cantares 2:8|
Ho, jen estas la vocxo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altajxoj.
-
9
|Cantares 2:9|
Mia amato similas al gazelo aux al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante cxe la krado.
-
10
|Cantares 2:10|
Mia amato vokas, li parolas al mi: Levigxu, mia amatino, mia belulino, ho venu;
-
11
|Cantares 2:11|
CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;
-
12
|Cantares 2:12|
La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando;
-
13
|Cantares 2:13|
La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13