-
-
Esperanto
-
-
11
|Cantares 7:11|
Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enlogxigxu en la vilagxoj.
-
12
|Cantares 7:12|
Frumatene ni iru al la vinbergxardenoj; Ni rigardu, cxu la vinbertrunko jam burgxonis, CXu gxiaj floroj jam malfermigxis, CXu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.
-
13
|Cantares 7:13|
La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo trovigxas delikataj fruktoj cxiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!
-
1
|Cantares 8:1|
Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu sucxis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.
-
2
|Cantares 8:2|
Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino; Vi instruus min, Kaj mi trinkigus al vi la spicitan vinon kaj la granatsukon.
-
3
|Cantares 8:3|
Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Kaj lia dekstra cxirkauxprenu min!
-
4
|Cantares 8:4|
Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.
-
5
|Cantares 8:5|
Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino.
-
6
|Cantares 8:6|
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; CXar la amo estas forta kiel la morto; La jxaluzo estas nefleksebla kiel SXeol; GXiaj brulajxoj estas brulajxoj de fajro, La flamo de la Eternulo.
-
7
|Cantares 8:7|
Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi gxin; Se homo proponus doni la tutan havajxon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpusxus.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7