-
-
Esperanto
-
-
11
|Cantares 1:11|
Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj.
-
12
|Cantares 1:12|
Dum la regxo sidas cxe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
-
13
|Cantares 1:13|
Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
-
14
|Cantares 1:14|
Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi.
-
15
|Cantares 1:15|
Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj.
-
16
|Cantares 1:16|
Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj;
-
17
|Cantares 1:17|
La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.
-
1
|Cantares 2:1|
Mi estas la lilio de SXaron, La rozo de la valoj.
-
2
|Cantares 2:2|
Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.
-
3
|Cantares 2:3|
Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidigxis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7