-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Éxodo 10:26|
Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.
-
27
|Éxodo 10:27|
Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
-
28
|Éxodo 10:28|
Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.
-
29
|Éxodo 10:29|
Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.
-
1
|Éxodo 11:1|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.
-
2
|Éxodo 11:2|
Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.
-
3
|Éxodo 11:3|
Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.
-
4
|Éxodo 11:4|
Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.
-
5
|Éxodo 11:5|
Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.
-
6
|Éxodo 11:6|
Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16