-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 1:11|
Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
-
12
|Éxodo 1:12|
Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo.
-
13
|Éxodo 1:13|
Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.
-
14
|Éxodo 1:14|
Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.
-
15
|Éxodo 1:15|
Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata SXifra kaj la dua estis nomata Pua.
-
16
|Éxodo 1:16|
Li diris:Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi.
-
17
|Éxodo 1:17|
Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.
-
18
|Éxodo 1:18|
Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?
-
19
|Éxodo 1:19|
Tiam la akusxistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj.
-
20
|Éxodo 1:20|
Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo multigxis kaj tre fortigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4