-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Éxodo 2:19|
Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.
-
20
|Éxodo 2:20|
Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.
-
21
|Éxodo 2:21|
Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.
-
22
|Éxodo 2:22|
Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.
-
23
|Éxodo 2:23|
Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
-
24
|Éxodo 2:24|
Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.
-
25
|Éxodo 2:25|
Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.
-
1
|Éxodo 3:1|
Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.
-
2
|Éxodo 3:2|
Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.
-
3
|Éxodo 3:3|
Kaj Moseo diris:Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16