-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 1:21|
Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.
-
22
|Éxodo 1:22|
Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.
-
1
|Éxodo 2:1|
Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.
-
2
|Éxodo 2:2|
Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.
-
3
|Éxodo 2:3|
Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.
-
4
|Éxodo 2:4|
Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio farigxos kun li.
-
5
|Éxodo 2:5|
Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.
-
6
|Éxodo 2:6|
SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj.
-
7
|Éxodo 2:7|
Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon?
-
8
|Éxodo 2:8|
Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4